saratonin.dev

ĉu persono povus esti flua (aŭ ne flua) en sia denaska lingvo?

do, kio estas flueco lingva? kiam oni pensas pri la flueco, tiam oni aludas al nedenaska lingvo, kiun iu ne parolas denaske aŭ ekde frua infanaĝo. tiel, ĉu oni povus flue aŭ ne flue paroli sian denaskan lingvon?

kiam mi diskutis ĉi tion antaŭe kun aliuloj, ili argumentis, ke ‘certe, la plej multaj denaskaj parolantoj flue parolas, sed ne ĉiuj’. mi ne konsentas kun tiu argumento pro multaj kialoj.

laŭ mi (sen esplori, ĉu tio kongruas kun la nuna konsento inter lingvistoj), oni mezuras la fluecon per la kapablo de iu por diskuti iun ajn temon, kiun oni jam povas diskuti en sia denaska lingvo. laŭ tiu mezuro, estas malfacile precize diri, ke denaska parolanto estas ‘flua’ aŭ ne, ĉar ne la lingvoscio limigas tiun kapablon, sed la scio pri la temo mem.

la homoj, kun kiuj mi diskutis la temon antaŭe, diris, ke ‘denaska parolanto, kiu (por iu ajn kialo) nur finis la duan klason de bazlernejo, verŝajne ne parolus flue en sia denaska lingvo’. mi pensas, ke tio simple estas klasismo kaj lingva elitismo. denaska parolanto komunikas laŭ maniero, kiu ŝajnas al ili natura, kaj ofte kapablas esprimi la saman amplekson de emocio, profundon, kaj signifon en sia komunikado, kiel alia parolanto kun pli alta eduknivelo, malgraŭ tio, ke li ne havas la saman vortprovizon, kiun la homo kun pli alta eduknivelo havus. Eble la elektoj gramatikaj estas ‘malĝustaj’ (laŭ la normoj de la lingvo de la akademio de tiu lingvo), sed li ne parolas malpli flue en sia dialekto aŭ sociolekto nur pro tio.

ofte, la socio taksas la kapablon de iu paroli lingvon laŭ la proksimeco de ties parolmaniero al la lingva normo prestiĝa de la socio. historie, en hispanujo, la kastilia hispana ĝuis pli da prestiĝo ol aliaj lingvoj kaj regionaj variaĵoj (ekzemple, la kataluna). en britio, la akcento prestiĝa estis la ‘received pronunciation’ (rp). en usono, la normo estas la ‘norma usona angla’. sed ne ĉiu parolas tielmaniere, malgraŭ sia nivelo de flueco. kiam oni parolas nenorman dialekton aŭ sociolekton, la socio malestimas tian personon kiel maledukitan (ankaŭ rigardu: la angla afrikusona, kamparaj dialektoj, insulaj dialektoj). tio estas klasismo vere. ĝi estas diskriminacio subkonscia, kiu devenas de la instruado, ke ‘tiel oni devas paroli, kaj tiu, kiu ne parolas tielmaniere, tiel parolas ĉar li estas maledukita’. tio estas tute malprava.

dum granda parto de la historio, ni (homoj) ne havis edukadon pri la lingvo. la homoj simple parolis kiel ili parolis, kaj tio estis ĉio. neniu pripensis ĉu denaska parolanto estis flua aŭ ne, tiu simple parolis sian lingvon. nedenaska parolanto atingas fluecon ĉar ekkapablas komuniki en sia cellingvo tiel, kiel tiu komunikus en sia denaska lingvo. denaska parolado ekzistas ekster la spektro de flueco ĉar ĝi mem difinas la normon, laŭ kiu oni taksas fluecon. Se denaskaj parolantoj estus fluaj aŭ nefluaj, la flueco sensenciĝus. ni ne decus konfuzi scion ĝeneralan kun flueco. antaŭ la invento de skribo, ĉu tutaj parolantoj simple ne flue parolis ĉar ili ne ricevis edukadon pri tio, kiel la lingvo devu funkcii?

mi pensas, ke ekzistas nuancoj: knabo, kiu denaske parolas la anglan, sed 5-jare ekparolas la vjetnaman, kaj dum sia juneco forgesas la anglan, eble li ne estus fluaparolanto de la angla malgraŭ tio, ke ĝi estis lia denaska lingvo. denaskulo (denaska parolanto de esperanto) eble eraras tiel, kiel siaj nedenaskulaj gepatroj eraras. la flueco estas kompleksa, ŝanĝiĝema kaj dinamika.