mallonga noto pri la nazihistorio esperanta
lastatempte mi demandis al mi, ‘ĉu ekzistas esperantistoj MAGAj?’ (por tiuj, kiuj ne scias, MAGA estas la nomo usona por subtenantoj de trump’).
kaj bedaŭrinde, mi lernis, ke estas probablege vera, ke ekzistas tiu grupo. mi volas rakonti al ĉiuj el vi pri la historio de nedezirindaj grupoj en la esperantparolanta komunumo (ĉar mi rifuzas nomi ilin kiel esperantistoj)
do, certe, la doktoro esperanto ja estis judo. malgraŭ tio, en germanio, en 1931, ekagis la nazia organizaĵo ‘naci-socialista germana esperanto-ligo’ (NDEB en la germana). post fondi tiun grupon, ili provis (kaj finfine sukcesis) eksigi la judajn membrojn de asocioj germanaj. alie deklarite, ne postulis nur la eksiĝon el la NDEBo, sed el ĉiuj asocioj esperantaj en germanio. dum mallonga tempo, la Germana Esperanta Asocio (GEA) eĉ kunfandiĝis kun la NDEB. tio ne daŭris pro internaj konfliktoj inter la membroj, sed gravas noti, ke ili sukcesis regi la ĉefan asocion en Germanio de tiu tempo.
tamen, poste la GEA finfine eksigis siajn membrojn judajn en 1935, permesante nur tiujn membrojn, kiuj estis ‘germanaj samnacianoj.’ ĉi tio ankaŭ ne daŭris, ĉar la naziadministrado sekve malpermesis en 1936 ‘ĉiujn esperantistajn asociojn ĉar, laŭ ilia idearo, la internacia lingvo estas ilo de la judaro kontraŭ la germana nacieco’ (fonto: Kataluna Esperantisto, 2006, p. 15).
kion signifas tio, pri nia nuntempa situacio usona
mi pensas ofte pri la amikoj tutmondaj, kiujn mi konis dum mia esperanta lernado. amikoj el brazilo, el argentino, el meksiko. preskaŭ 100 jaroj poste, mi volas pensi, ke neniu el ni faris tian eksigaĉon, sed eble pro tio, ke pasis tiom da tempo, ni estas eĉ pli inklinaj al tiaj mankoj. pro tiu kialo, mi urĝe petas ĉiujn el vi, ke ni ekstermu tiajn radikojn de malamo kaj diseco. esperantismo nun kaj ĉiam temis pri interligo kaj akcepto de tiuj, kiuj venas el aliaj landoj. ĉu vi kredas la samajn ideojn pri la mondo ne gravas, kaj neniam gravis. ni povas havi ideajn konfliktojn. estas bone havi tiajn konfliktojn, tiel ni socie progresas. sed, estas unu afero malkonsenti pri politiko, alia afero estas malami unu la alian pro la elvennacio. tia malamo estas diametre kontraŭa al la fundamenta radiko de la esperantismo.