saratonin.dev

la fondo de nova esperantklubo en usono

lastatempe mi malfeliĉas pro la manko de iu esperanta asocio aŭ esperanta klubo en mia urbo. kiam mi loĝis en argentino, mi tre feliĉis komuniki kun aliaj esperantistoj: manĝi, trinki, ridi, ktp.

sed ĉi tie en sudkarolino, kie mi nun loĝas, mi ne facile trovis aliajn esperantistojn. pro tio, mi decidis fondi la klubon nomatan Esperanto-SC (tiel nomita pro la klubo jam ekzistanta Esperanto-NC).

mi ankoraŭ ne scias precize, kion mi faros kun la klubo, krom koni aliajn esperantistojn. mi pripensas fari filmeton por la Usona Bona Film-Festivalo de Esperanto-USA. Havi eĉ unu filmeton el la Esperanta komunumo sudkarolina estus mojosega, sed fari filmeton ankaŭ estas malfacila tasko.

mi volas, ke ni ne nur renkontiĝu por diskuti tamen ankaŭ tio gravas, sed ankaŭ kontribuu kiel grupo al la korpuso de esperanta arto kaj literaturo.

mi aliĝis al nova diskorda servilo hodiaŭnokte kaj legis kelkajn aferojn, kiuj min pripensigis. en la servilo tokipona, estas sinteno, ke la kreado plibonigas la vivon de la homoj. tio certas, sed tre ofte ni almenaŭ mi kontentiĝas je nura konsumado.

estas bona afero konsumi, sed kiom ni konsumadas, trioble ni devas kreadi. kia bonŝanco, ke ni ekzistas kaj povas krei tiom da aferoj. la hommenso estas neelĉerpebla fontano de ideoj, kaj malbonaj kaj bonaj. laŭ tia pensastilo, mi provas publikigi pli ofte miajn pensojn ĉi tie ne, mi faros tion!, por ke la tuta mondo ilin legu.

do, kun pluraj projektoj en preparo, mi esperas havi multajn aferojn, pri kiuj mi povas paroli ĉi tie en mia blogretejo. espereble la verkado ebligas al mi venki tiun nervozecon, kiun mi sentas pro tio, ke mi elmontras min tiamaniere.